Orbita rapido

La orbita rapido de iu korpo, ĝenerale planedo, natura satelito, artefarita satelito, aŭ kelkopa stelo, estas la rapido je kiu ĝi orbitas ĉirkaŭ la maso-centro de la sistemo, normale ĉirkaŭ pli masa korpo. Ĉi tiu termino estas uzata por paroli pri la averaĝa orbita rapido (la averaĝa rapido je kiu ĝi faras kompletan orbiton) kaj pri la tuja orbita rapido (la rapideco en iu ajn konkreta punkto ĉe la orbito).

La orbita rapido je iuj ajn punkto sur orbito povas esti kalkulita de la distanco al la ĉefa korpo kaj la specifa orbita energio, kiu estas sendependa de la posizio.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne